Muta la nokt', la stratoj ne bruas. Ĉi-dome loĝis mia trezor'. Ankoraŭ same la dom' situas, delonge de l' urbo ŝi estas jam for. Sed homo jen staras kaj alten gapas mantorde pro dolorkonsum'. Ho, tiu vizaĝ'! Min teruro frapas — min mem ja montras al mi la lunlum' Ho duoblulo, vi pala kunulo, pro kio do similas vi la amon, sub kies torturo mi noktojn ĝemis tie ĉi? |